24-a de junio: Kebekia Nacia Tago
La 24-an de junio en Kebekio oni festas la Nacian Feston – la tagon de Sankta Johano la Baptisto – festo, portita al Kanado de francaj setlantoj kaj nun festata tra la tuta provinco per paradoj, piroteknikaĵoj, spektakloj kaj simple amuziĝoj hejme kun amikoj. Ni prezentas al la filmon Les raquetteurs (Neĝoŝuuloj) de Gilles Groulx kaj Michel Brault.
Les raquetteurs (Neĝoŝuuloj)
Les raquetteurs estas ikona kebekia filmo farita en la jaro 1958. Farita en la stilo de cinéma direct – “rekta kinarto” – ĝi esploras vivon en kampara Kebekio, dum la kunveno de neĝŝuuloj en Ŝerbruko (Kebekio) fine de la 50-aj jaroj. Ĝi estas ekzemplo de tipe kebekia aliro al tiu ĉi stilo. Ne estas ajnaj komentoj de la komentariistoj, en la spirito de tiu ĉi principo de fideleco al la vero.
Les raquetteurs, Gilles Groulx et Michel Brault, offert par l’Office national du film du Canada