Kiel aliĝi al la UK-2022?
1) Vizitu la retejon de UEA: https://uea.org/kongresoj/alighilo
2) Plenigu la retan aliĝilon.
3) Pagu rekte ĉe UEA (kreditkarto, banka ĝiro, UEA-konto aŭ via landa peranto). La landa peranto por kanadanoj estas KEA — Kanada Esperanto-Asocio. Vi povas pagi al KEA per ĉeko, Interac aŭ PayPal en la retejo esperanto.ca. Ĝuu la rabaton por fruaj aliĝoj !
Infanoj kaj gejunuloj, nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj, gasto aŭ grava kontribuanto (laŭ aparta interkonsento kun la organizantoj) aliĝas senpage. Notu ke indas membriĝi en UEA por ricevi la rabatan kotizon.
Bonvenon al Montrealo!
Vizoj kaj invitleteroj
Se vi bezonas invitletero por ricevi kanadan vizon, vi devos fari peton per la retejo de UEA.