Tago de Ameriko: Animacioj el Kanado

Por la Tago de Amerikoj la Montreala LKK preparis kolekton de 4 mallongaj filmetoj, sen parolo, por konatigi al esperantistoj kelkajn elementojn de Kanado! 

Valso de Flosigisto

Ĉu vi scias, kio estas flosigisto? Estas persono, kiu devis helpi transporti arbojn de la arbohakejo laŭ la rivero al la lignoprilabora uzino. Danĝera metio, salti de arbo al arbo en la blanka rapida akvo! Tiu ĉi amuza filmeto (1979) estas inspirita de famega kanto de Wade Hemsworth – ikona kanada kantisto-komponisto el Ontario, kantite de de famega kantoduopo: fratinoj Kate kaj Anna McGarrigle, el Kebekio. Se vi inspiriĝus traduki en Esperanton, skribu al la LKK!

Canada Vignettes: Log Driver’s Waltz, John Weldon, provided by the National Film Board of Canada

 

Ô CanadaO Canada

Vidu la animacion de fama kanada animaciistino, Evelyn Lambart, kiu transportas vin de unu flanko de Kanado al la alia per spirprena senfina moviĝo, laŭ la muziko de Kanada nacia himno – Ô Canada / O Canada.

Ô Canada, Evelyn Lambart, offert par l’Office national du film du Canada

 

Dormanta IzaBelo (Isabelle au bois dormant | Sleeping Betty)

Unu el la plej famaj filmoj kaj premiita filmoj de la kebekia filmfaristo Claude Cloutier, Dormanta IzaBelo estas tre humura kanada aliro al la fama rakonto de la Dormanta Belulino.

Isabelle au bois dormant, Claude Cloutier, offert par l’Office national du film du Canada

 

Sabla Kastelo (Le château de sable)

Tiu ĉi Oskar-premiita filmo de Co Hoedeman estas unu el la plej fajnaj ekzemploj de sabla animacio.

Le château de sable, Co Hoedeman, offert par l’Office national du film du Canada