Entries by admin

Aliĝilo al la 107-a UK en Montrealo malfermita!

Malfermiĝis la aliĝilo al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Montrealo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. Aliĝu: https://uea.org/kongresoj. La kongreso okazos sub la temo “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. Detalojn ĉe https://uea.org/gk/966.

Tago de Ameriko: Animacioj el Kanado

Por la Tago de Amerikoj la Montreala LKK preparis kolekton de 4 mallongaj filmetoj, sen parolo, por konatigi al esperantistoj kelkajn elementojn de Kanado!  Valso de Flosigisto Ĉu vi scias, kio estas flosigisto? Estas persono, kiu devis helpi transporti arbojn de la arbohakejo laŭ la rivero al la lignoprilabora uzino. Danĝera metio, salti de arbo […]

9-a de aŭgusto: UN-tago de Indiĝenaj Popoloj

La 9-an de aŭgusto oni festas la UN-tagon de Indiĝenaj Popoloj. La Montreala LKK preparis por vi kolekton de kelkaj signifaj senparolaj filmoj el Kanado por marki tiun gravan tagon. Ni invitas vin ankaŭ esplori filmojn de Wapikoni Mobile subitolitaj en Esperanto, Indiĝenan Kinejon de Nacia Filmoficejo de Kanado (NFO): france kaj angle, kaj ankaŭ la afiŝon de filmoj […]

(Intervjuo) Ekrano de pingloj: Arto sen malfara klavo

Arto sen malfara klavo Intervjuo kun Michèle Lemieux de Alessandra Madella (unue aperis en Ĉina Radio Internacia) En 2022 la UK okazos en Montrealo, kie troviĝas la Nacia Filmoficejo de Kanado. Inter iliaj plej ĉarme unikaj produktadaj instrumentoj estas la ekrano de pingloj, eltrovita fare de Alexandre Alexeieff kaj Claire Parker en la tridekaj jaroj. Michèle […]

7-a de aŭgusto: Ekrano de Pingloj

Ekrano de pingloj estas unika kreaĵo de Alexandre Alexeïeff (1901 – 1982). Konceptita kaj kreita en la 1930-aj jaroj, en la tuta mondo troviĝas nur du tiaj ekranoj: kaj unu el ili troviĝas en Montrealo (aĉetita la 7-an de aŭgusto 1972). La laboro sur pingloekrano estas aparte laboriga kaj… “sen malfara klavo” — se oni faras erareton, […]

(Intervjuo) Norman McLaren: La animaciista majstro, kiu scipovis Esperanton

Intervjuo kun Donald McWilliams Alessandra Madella (originale aperis en Ĉina Radio Internacia) En 2022 la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Montrealo, kie ankaŭ troviĝas la Nacia Filmoficejo de Kanado. Ilia plej reprezenta animaciisto estis Norman McLaren. La dokumenta filmisto Donald McWilliams estis lia amiko kaj estas lia historiisto. Li afable konsentis paroli kun Ĉina […]

Kongresa temo: Kontraŭmilitaj filmoj de NFO

Multegaj filmoj de Nacia Filmoficejo de Kanado (NFO) portas kontraŭmilitan mesaĝon. Aldone al la filmoj de McLaren (vidu ilin aparte en la Kanada Virtuala Kinejo), jen tri aliaj filmoj pri la temo de milito, perforto, interkompreno kaj strebo al paco, laŭ la kongresa temo de 2020: UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo. Balablok […]