Entries by admin

Kongresa temo: kontraŭkoloniisma mesaĝo de La Seĝa Rakonto (Il était une chaise / A Chairy Tale)

Tiu ĉi filmo, eble estas la dua plej konata filmo de McLaren, post Najbaroj (vidu pri ĝi apartan afiŝon). Nomumita por Oskaro, La Seĝa Rakonto (Il était une chaise / A Chairy Tale), havas frape kontraŭkoloniisman mesaĝon. Oni povas interpreti la filmon kiel mesaĝon por uzi dialogon anstataŭ perforto, kaj aŭskulti aliulojn anstataŭ provi submeti aliajn […]

1-a de julio: Kanada Tago

La 1-an de julio en Kanado oni festas la Tagon de Kanado (ankaŭ nomata kiel “Tago de Konfederiĝo”): la 1-an de julio 1867 estas la tago, kiam tri kolonioj unuiĝis por formi unu enton: Kanado. Spektakloj, paradoj, piroteknikaĵoj kaj diversaj amuziĝoj okazas tra la lando por festi la eventon. Por festi kun ni virtuale, ni […]

24-a de junio: Kebekia Nacia Tago

La 24-an de junio en Kebekio oni festas la Nacian Feston – la tagon de Sankta Johano la Baptisto – festo, portita al Kanado de francaj setlantoj kaj nun festata tra la tuta provinco per paradoj, piroteknikaĵoj, spektakloj kaj simple amuziĝoj hejme kun amikoj. Ni prezentas al la filmon Les raquetteurs (Neĝoŝuuloj) de Gilles Groulx kaj Michel […]

La Montreala LKK ĉe la malfermo de MondaFest’

Karaj amikoj, Kiel vi jam tre bone scias, la UK-2020 ne povis okazi pro la monda pandemio de koronviruso. Por doni al esperantistoj la okazon paroli, aŭdi prelegojn, ĝui muzikon kaj arton kaj simple esti kune kaj subteni unu la alian, kiam la plejparto de ĉeestaj kunvenoj kaj kongresoj estas nuligitaj, UEA, kunlabore kun E@I […]

Montrealo-2022: poŝtkarto de espero!

Eĉ se la koronvirusa epidemio haltigis la UK-on 2020, ĝi ja ne haltigis la montrealanojn! Kun preskaŭ la sama teamo, la montreala LKK daŭrigas sian laboron kaj esperas ke la evento, pri kiu ili revas jam de pluraj jaroj, okazos eĉ pli bele, grande kaj memorinde! Por doni la mesaĝon de espero al ĉiuj esperantistoj, […]

21-a de junio: Kanada Tago de Indiĝenaj Popoloj

La Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj estas festata en Kanado por agnoski kulturojn kaj kontribuojn de la Unuaj Nacioj, Inuitoj kaj Métis. La festotago estis proklamita en 1996 de la tiama Guberniestro (vic-reĝo) de Kanado Roméo LeBlanc, kaj ĝi estas festata ĉiujare, la 21-an de junio. Ĉi tiu dato estis elektita kiel festotago pro multaj […]

19-a de junio: “Junideka” festo

Ĉu vi scias, kio estas “Juneteenth” (angle) — aŭ Junideka? Ĝi estas festo de afrikdevenaj usonanoj je la 19-a de junio, ĉar okazis je tiu tago de la jaro 1865, ke la novaĵo pri la emancipo-proklamo atingis sklavojn en Galveston, Teksaso – du jarojn post ĝia unua proklamiĝo. Juneteenth estas, laŭscie, la plej frua festo pri la fino de usona sklaveco. Por aparte honori […]

La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022

UEA esperas, ke ĉiuj bone fartas. La sano de la kongresanoj kaj de ĉiuj homoj estas por ni la plej alta prioritato. Post zorga konsiderado de ĉiuj aspektoj de la koronvirusa tutmonda epidemio kaj ĝiaj sekvoj, la Estraro de UEA, la Centra Oficejo, LKK kaj la kongresejo en Montrealo venis al la konkludo, ke tute ne estus sekure […]

UEA planas prokrasti la Montrealan UK-on

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo De la antaŭa komuniko pri la koronvirusa krizo, uea.org/gk/855a1, okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a de aprilo (decrets.canada.ca/attachment.php?attach=38990). Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. […]