Entries by Yevgeniya Amis

Nova teatraĵo furoris en Esperanto

Nova teatraĵo debutis dum la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, en la ĉefa teatrejo de la kongreso, la historia teatro Cinéma Impérial. La aŭtorino (Ĵenja Amis) “revenigas” el pasinteco s-ron Mann por paroli pri la Internacia Kongreso de Esperanto de la jaro 1910 en Vaŝingtono – kongreso, kiun ĉeestis L.L. Zamenhof.

IKU: Hibrida

Laŭ decido de la Estraro, la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estos hibrida, ĉar kelkaj prelegantoj ne povos fizike prelegi. Tio signifas, ke eblos spekti la 7 prelegojn de IKU kaj de la 8 prelegojn de Scienca Kafejo per Zoom. La adreso por ĉiuj prelegoj, samkiel por la IKU-inaŭguro dimanĉe, la Scienca Forumo vendrede kaj la […]

Teritoria agnosko de la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado

Karaj kongresanoj, estimataj honoraj gastoj, Ni kunvenas hodiaŭ sur indiĝena tero, kiun neniam forcedis la diversaj indiĝenaj nacioj kiuj jam de antikvaj tempoj vivas, vojaĝas, renkontiĝas kaj intertraktas en ĉi tiu regiono, apud la riverego kiu fluas de la Grandaj Lagoj al la Atlantika Maro. La Solena Inaŭguro de nia kongreso okazas ĝuste 321 jarojn […]

Kongresa Kinejo, 9-a de aŭgusto 2022

Dum la Internacia Tago de Indiĝenaj Lingvoj, la 9-an de aŭgusto, ni fieras prezenti al vi aron da filmoj faritaj de kanadaj indiĝenaj filmfaristoj. Ĉiuj informoj ĉi tie.

La Kongresa Libro jam pretas!

La Kongresa Libro por la Montreala UK estas jam preta! Rigardu ĝin ĉe: https://uea.org/kongresoj. Dankegon!

Memgvidaj ekskursoj kaj rekomendoj!

Ne maltrafu la sekcion “Memgvidaĵoj, rekomendoj” de tiu ĉi retejo! Trovu tie rekomendojn kien iri kaj kion vidi dum la kongresa semajno. https://esperanto2022.ca/eo/ekskursu/

Interaga mapo de Montrealo!

Ekskursu en Montrealo per interaga mapo, kun multaj vidindaĵoj en Esperanto! Rekta ligilo al la mapo

Pac-alvoko el Perpignan, por unuopuloj, por la tuta mondo

Grupeto da geamikoj, civitanoj, geviroj, kunvenis en Perpignan, sudfrancie, por interŝanĝi pri la temo «milito kaj paco». Venis al ni obseda kaj urĝa demando: «Kion povas fari ni, simplaj kaj negravaj uloj?» Tre rapide ekvenis al ni ideo: diskonigi admonon, esperante ke ĝi estos legita, komprenita, dissendita. Kaj ĉefe ke ĝi estos konsiderita. Omaĝe al […]