AVEK: Antaŭkongresa Varmiga Esperanto-Kurso en Montrealo!


Aliĝu al intensa kurso por komencantoj aktivigi la parolkapablon kaj travivi dumkongresajn lingvajn situaciojn. Ĉiuj informoj: https://edukado.net/kursejo?kid=27422
La kurso estas ĉefe por kongresanoj. Oni devas aliĝi tra la kongresa mendilo de UEA.
Serĉu la mendilon por antaŭkongresa programo: https://db.uea.org/kongresoj/mendilo.php
Aliĝkotizo por la kurso: 80 eŭroj, sen manĝoj kaj tranoktado.