21-a de junio: Kanada Tago de Indiĝenaj Popoloj

La Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj estas festata en Kanado por agnoski kulturojn kaj kontribuojn de la Unuaj Nacioj, Inuitoj kaj Métis. La festotago estis proklamita en 1996 de la tiama Guberniestro (vic-reĝo) de Kanado Roméo LeBlanc, kaj ĝi estas festata ĉiujare, la 21-an de junio. Ĉi tiu dato estis elektita kiel festotago pro multaj kialoj, inkluzive de ĝia kultura signifo kiel la tago de la Somera solstico, kaj la fakto, ke ĝi estas tago, en kiu multaj indiĝenaj popoloj kaj komunumoj tradicie festas sian heredaĵon. 

Ĉi tie ni prezentos 3 filmojn el la serio Vistas, kiu konsistas el 13 mallongaj filmoj de 13 indiĝenaj filmistoj de Halifakso oriente ĝis Vankuvero okcidente. Ĝi estis kunlabora projekto inter NFO (Nacia Film-Oficejo de Kanado) kaj la indiĝena televidkanalo APTN por alporti indiĝenajn perspektivojn kaj rakontojn al internacia spektantaro.

Ruĝa Flago
En ĉi tiu mallonga filmo junulino malkovras la signifon de komunumo kaj kultura fiereco post kiam ŝia patrino insistas, ke ŝi surmetu ruĝan flagon dum sia vojo al lernejo.

Vistas: Wave a Red Flag, Adam Garnet Jones, provided by the National Film Board of Canada

 

Tondreto
Ĉi tiu filmo, inspirita de la legendo de Mi’kmaq “La Ŝtona Kanuo” esploras indiĝenan humuron. Ni sekvas Tondreton, kiam li kontraŭvole forlasas sian familion kaj ekiras al tutlanda kanuado por fariĝi plenkreskulo.

Vistas: Little Thunder, Nance Ackerman & Alan Syliboy, provided by the National Film Board of Canada

 

Ŝaltilo

Ĉi tiu filmo elvokas la sperton de veturado sole nokte sur nelumigita kampara vojo. La mallumo estas rompita de la lumturoj, kreante dancajn ombrojn, kiuj obskuras tion, kio kuŝas preter la vojo.

Vistas: Ignition, Doug, Jr. Smarch, provided by the National Film Board of Canada

19-a de junio: “Junideka” festo

Ĉu vi scias, kio estas “Juneteenth” (angle) — aŭ Junideka? Ĝi estas festo de afrikdevenaj usonanoj je la 19-a de junio, ĉar okazis je tiu tago de la jaro 1865, ke la novaĵo pri la emancipo-proklamo atingis sklavojn en Galveston, Teksaso – du jarojn post ĝia unua proklamiĝo. Juneteenth estas, laŭscie, la plej frua festo pri la fino de usona sklaveco. Por aparte honori tiun tagon, kaj aparte en la lumo de la horora murdo de George Floyd en Usono, la Montreala LKK preparis por vi tiun ĉi eron: la unuan el la aro de filmoj por Kanada Virtuala Kinejo. Tra la tuta MondFest’ atendas vin aliaj eroj, speciale elektitaj por prezenti diversajn kulturojn de Kanado. Montrealo estas aparte fiera pri la kontribuo de nigraj kanadanoj al nia kulturo – muzika, vida, danca, kaj alia. Sekvu la horaron de MondaFest’ ĉe Eventa Servo, lernu pri Kanado virtuale kaj preparu vian viziton al Montrealo en 2022!

Nigra Animo de Martine Chartrand (NFO)

Nigra Animo (Âme noire/Black Soul) estas mallonga animacia filmo de haiti-kanada filmisto, artisto de vidaj artoj kaj instruisto Martine Chartrand (naskiĝis en 1962). Ŝi uzas teknikon de pentrado sur vitro por krei filmojn. Tra ŝia tuta kariero, ŝi kontribuis al produktado de pluraj filmoj kaj faris tri animaciajn mallongajn filmojn, kiuj elmontras sociajn kaj historiajn aferojn, rilatajn al la Nigrula kulturo kaj historio. Ŝiaj filmoj ricevis multajn premiojn. Produktita de Nacia Film-Oficejo de Kanado (NFO, france: ONF, angle: NFB), la muziko uzas afrikajn ritmojn, gospel-muziko de fama montreala ĵaz-kantistino, muzikisto kaj aktorino Ranee Lee (naskiĝis 1942) kaj komponaĵon de alia fama montreala muzikisto — ĵaz-pianisto Oliver Jones (naskiĝis en 1934). La filmo gajnis multegajn premiojn, interalie Oran Urson por la plej bona animacia mallonga filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo kaj Jutra-premio por la plej bona animacio.

En Montrealo, en la kvartalo Saint-Henri dum unu vintra tago avino rakontas al sia nepo la historion de nigrulaj popoloj, de la grandaj reĝoj de Afriko, la batalo por la civilaj rajtoj, la sombraj jaroj de sklaveco kaj la naskiĝo de ĵazo.

Âme noire, Martine Chartrand, offert par l’Office national du film du Canada

 

Spektu aliajn filmojn de NFO pri la historio afrik-kanadanoj ĉi tie (la plejparto de la filmoj estas aŭ franceangle).

Jen muralo dediĉita al Oliver Jones, la famega montreala ĵaz-muzikisto, kies muziko aperas en Nigra Animo.