Nova teatraĵo furoris en Esperanto

Nova teatraĵo debutis dum la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, en la ĉefa teatrejo de la kongreso, la historia teatro Cinéma Impérial. La aŭtorino (Ĵenja Amis) “revenigas” el pasinteco s-ron Mann por paroli pri la Internacia Kongreso de Esperanto de la jaro 1910 en Vaŝingtono – kongreso, kiun ĉeestis L.L. Zamenhof.

Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado

La 746 partoprenantoj – el 57 landoj – de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Montrealo, Kanado, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022, traktis la kadran temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.” […]

Fotoj de la kongreso

IKU: Hibrida

Laŭ decido de la Estraro, la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estos hibrida, ĉar kelkaj prelegantoj ne povos fizike prelegi. Tio signifas, ke eblos spekti la 7 prelegojn de IKU kaj de la 8 prelegojn de Scienca Kafejo per Zoom. La adreso por ĉiuj prelegoj, samkiel por la IKU-inaŭguro dimanĉe, la Scienca Forumo vendrede kaj la Faka Forumo lunde, estas https://huji.zoom.us/j/7508982919, sen pasvorto.

/Amri Wandel

Teritoria agnosko de la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado

Karaj kongresanoj, estimataj honoraj gastoj,

Ni kunvenas hodiaŭ sur indiĝena tero, kiun neniam forcedis la diversaj indiĝenaj nacioj kiuj jam de antikvaj tempoj vivas, vojaĝas, renkontiĝas kaj intertraktas en ĉi tiu regiono, apud la riverego kiu fluas de la Grandaj Lagoj al la Atlantika Maro.

La Solena Inaŭguro de nia kongreso okazas ĝuste 321 jarojn post la fino de grandega pac-konferenco inter la francaj koloniistoj kaj la indiĝenaj nacioj de tiu tuta regiono. 1300 reprezentantoj de 39 indiĝenaj nacioj venis al Montrealo por la finaj diskutoj kaj la solena subskribo de la traktato, konata kiel la Granda Paco de Montrealo, la 4-an de aŭgusto 1701. Tiu evento restas unika en la historio de la amerika kontinento pro sia amplekso kaj la fakto, kie ĉio disvolviĝis laŭ indiĝenaj konceptoj de interpaciĝo.

Kiel gastoj en ĉi tiu loko, ni agnoskas kaj profunde dankas la multflankan agadon de la indiĝenaj nacioj por vivi harmonie sur ĉi tiuj teroj kaj akvoj, kaj la privilegion kunveni ĉi tie sur ilia necedita teritorio. Kiel esperantistoj, ni ankaŭ rekonas la paralelecon de nia agado por paco kaj amikeco inter la nacioj kaj la ekzemplo de la Granda Paco de Montrealo, kiu tiel perfekte ilustras la sopiron al paca kunvivado komunan al ĉiuj kulturoj kaj popoloj. Ni ĝojas pro la ŝanco lerni de niaj indiĝenaj gastigantoj, plej notinde la nacio ganjenka (Kanien’kehá:ka) kaj la konfederacio Hodinoŝoni (Haudenosaunee), kaj esprimas nian solidarecon kun iliaj daŭrantaj streboj por paco, justeco kaj interkompreniĝo.

/Mark Fettes

Kongresa Kinejo, 9-a de aŭgusto 2022

Dum la Internacia Tago de Indiĝenaj Lingvoj, la 9-an de aŭgusto, ni fieras prezenti al vi aron da filmoj faritaj de kanadaj indiĝenaj filmfaristoj. Ĉiuj informoj ĉi tie.

Ekumena diservo en anglikana katedralo: gregoria ĉantado en Esperanto, nova traduko de himno kaj pli!

Dum la 107-a Universala Kongreso ĉi-jare okazos tradicia ekumena diservo, sekvante la fortan tradicion de la Universalaj Kongresoj – Zamenhof mem ĉeestis ekumenajn diservojn! Ĉi-foje la diservo okazos en la anglikana katedralo (katedralo Christ Church).

La Kongresa Libro jam pretas!

La Kongresa Libro por la Montreala UK estas jam preta! Rigardu ĝin ĉe: https://uea.org/kongresoj. Dankegon!

Memgvidaj ekskursoj kaj rekomendoj!

Ne maltrafu la sekcion “Memgvidaĵoj, rekomendoj” de tiu ĉi retejo! Trovu tie rekomendojn kien iri kaj kion vidi dum la kongresa semajno. https://esperanto2022.ca/eo/ekskursu/

Interaga mapo de Montrealo!

Ekskursu en Montrealo per interaga mapo, kun multaj vidindaĵoj en Esperanto! Rekta ligilo al la mapo