7-a de aŭgusto: Ekrano de Pingloj
Ekrano de pingloj estas unika kreaĵo de Alexandre Alexeïeff (1901 – 1982). Konceptita kaj kreita en la 1930-aj jaroj, en la tuta mondo troviĝas nur du tiaj ekranoj: kaj unu el ili troviĝas en Montrealo (aĉetita la 7-an de aŭgusto 1972). La laboro sur pingloekrano estas aparte laboriga kaj… “sen malfara klavo” — se oni faras erareton, oni devas elpensi manieron ŝanĝi la rakonton kaj pluiri. Vidu sube tri elstarajn ekzemplojn de pinglekranaj animacioj: de Michèle Lemieux kaj Jacques Drouin. Legu ĉi tie intervjuon de Alessandra Madella kun Michèle Lemieux (en Esperanto)!
Grand-alie kaj ĉi-ti-ete (Le grand ailleurs et le petit ici | Here and the Great Elsewhere)
Farita de Michèle Lemieux per ekrano de pingloj, tiu ĉi nekredebla filmo estas metaforo por partikuloj, el kiuj estas farita la universo. Tra kvar “bildoj”, Michèle Lemieux esploras la pensojn de la ĉefa heroo de tiu ĉi animacio, kiu serĉas la signifon de ekzisto.
Le grand ailleurs et le petit ici, Michèle Lemieux, provided by the National Film Board of Canada
Pejzaĝulo (Le paysagiste | Mindscape)
Tiu ĉi filmo de Jacques Drouin estas aparte kreema ekzemplo de la uzado de ekrano de pingloj. En tiu ĉi verko, la artisto eniras en la pentraĵon kaj promenas en pejzaĝo plena je simboloj, kiuj vekas neatenditajn asociiĝojn. La filmo gajnis 18 prestiĝajn premiojn.
Le paysagiste, Jacques Drouin, provided by the National Film Board of Canada
Impresoj (Empreintes | Imprints)
Tiu ĉi animacio alportas novan manieron koncepti bildon sur la ekrano de pingloj. Inspirita de la komponaĵo Les Barricades Mystérieuses de la komponisto François Couperin (komponita en 1717), Drouin turnas la ekranon de pingloj por kapti la reliefojn sub la lumo, kreante tiel unikan skulptaĵon, kies formoj estas por ni iom post iom malkovritaj.
Empreintes, Jacques Drouin, offert par l’Office national du film du Canada