Esperantaj eventoj kaj kursoj ĉirkaŭ la UK en Montrealo

Grave! Lingvaj kursoj estas haveblaj kadre de la ILEI-kongreso kaj dum MEK: Montreala Esperanto-Kurso (pri tio sube)

La 53-a Kongreso de ILEI okazos Kebeko (Kebekio, Kanado) de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2020 kun komuna veturado al la 105-a UK en Montrealo poste. Kadre de la 53-a kongreso de ILEI okazos Esperanto-kursoj kiel kutime. Kiel trejnado antaŭ-UK-a vi povas aliĝi por la du lastaj tagoj kaj partopreni intensajn lingvokursojn kiel studento; vi ĝuos la ceteran programon de la kongreso. Aŭ vi aliĝu al la kompleta ILEI-kongreso. Ĉiuj informoj legeblas tie: www.ilei.info  

La 49-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020 en Montrealo (Kebekio, Kanado). Ĝi okazos en komforta rezidejo kun bela parko, 600 m de la kongresejo kaj la kongresa hotelo (Ŝeraton). Krom kutimajn infanojn kaj adoleskantojn, IIK akceptas ankaŭ tre junajn infanetojn, kaj junulojn kiuj aktive helpas en la IIK-programo. Ĉiutage ni kursas, ludas kaj vizitas ion en la urbo. Merkrede kun gepatroj kaj UK-anoj ni vizitos la grandan amuzparkon. Legu informojn rete en: bertosch.free.fr/iik2020 kaj retmesaĝu al: infana.kongreseto(ĉe)gmail.com

La Nitobe-simpozio, kies temo estos “Lingva diverseco kaj daŭripova evoluigo”,  okazos ĉe la Universitato de Montrealo (Kebekio, Kanado), ekde 14h00 en la 8-a de aŭgusto ĝis 13h00 en la 10-a de aŭgusto 2020. Pli da informoj ĉe http://esperantic.org.

MEK, la Montreala Esperanto-Kurso, estos speciala dutaga kurso por komencantoj kaj progresantoj, prepare al la Universala Kongreso. La kurso okazos ekde la mateno de vendredo (31 julio) ĝis la frua vespero de sabato (1 aŭgusto) ĝustatempe por partopreni la kongresa programeron por unuaj kongresanoj. Ĝin instruos du brilaj Esperanto-instruistoj, Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge. Jen unika okazo por vi aŭ por viaj konatoj! La kurso estos malferma egale al aliĝintoj kaj nealiĝintoj al la Universala Kongreso. Informojn kaj aliĝilon vi trovos en la retejo de ESF: https://www.esperantic.org/en/montrealo_2020/

 

Ne-esperantaj festivaloj ĉirkaŭ la UK

Nur por ridi

Iom antaŭ la UK — de la 15-a – 26-a de julio 2020 — okazas la fama montreala festivalo “Juste pour rire” — “Nur por ridi” — la plej granda internacia humurfestivalo en la mondo, kiu okazas ĉiujare de 1983. Ĝi konsistas el diversaj humurspektakloj en teatrejoj kaj ĉiaspecaj (senpagaj) amuzaĵoj en diversaj lokoj de la urbo, aparte en la bela Latina Kvartalo — en la piedira distanco de la kongresejo. (https://www.hahaha.com)

 

Oŝeaga

La famega montreala muzikfestivalo Oŝeaga okazos tuj je la komenco de la UK — 31-a de julio – 2-a de aŭgusto 2020. Ĝi okazas ĉiujare ekde 2006 kaj alportas ĉiukare plurajn dekmilojn da (ĉefe, junaj) ŝatantoj. Se vi planis resti en junulargastejoj, ni invitas vin mendi tra UEA por havi lokon, kaj mendi sufiĉe frue vian logadon. Ĝi okazas en la belega parko  Jean-Drapeau sur la insulo Sainte-Hélène, kie siatempe okazis la famega Universala Ekspozicio — Expo-67 — facile atingebla per metroo. (https://www.osheaga.com)

 

Festivalo pri Indiĝenaj Kulturoj 

De la 4-a ĝis la 12-a de aŭgusto (do, plejparte samtempe kiel la UK), en Montrealo okazos la Festivalo pri Indiĝenaj Kulturoj de Kanado (la jubilea: 30-a eldono, kiu estos aparte riĉa). Ĝi okazos proksime de la kongresejo, do facile atingebla piede. Notu ke la 8-an de aŭgusto je la 16-a horo (do, post la fermo de la UK, en la sama tago), okazos la fama Parado de Nacioj urbocentre kaj Esperantistoj partoprenos tion kune kun trideko da aliaj kulturoj — se vi ŝatus ĉeesti, certigu ke vi estas en Montrealo la tutan tagon en sabato, kaj eble eĉ portu vian nacian kostumon! Je la 18-a horo, ni eĉ havos la okazon prezenti triminutan spektaklon en Esperanto sur granda ekstera scenejo — tute nemaltrafenda sperto! (https://www.presenceautochtone.ca)

 

Fiereca semajno

Inter la 6-a kaj la 16-a de aŭgusto 2020 vi havos okazon partopreni en la plej granda kunveno pri seksa diverseco en la francparolanta mondo: la montreala Fiereco. Dum tiu periodo, prezentiĝos pli ol 200 diversaj eventoj, por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj gustoj: multaj spektakloj (pluraj eksteraj kaj senpagaj), prelegoj, diskutrondoj, festoj…ĝis la famega (kar kortuŝa) Parado de la Fiereco, dimanĉon la 16-an de aŭgusto. Venu festi diversecon kaj liberecon!