Kandidatiĝo al Internacia Arta Vespero (IAV)

1) Malkovriga Arta Scenejo (MAS):

Dum UK  en Montrealo estos starigita scenejo nefermita: la Malkovriga Arta Scenejo (MAS) en centra loko de la kongresejo, kie multaj homoj preterpasos. Ĝi funkcios dumtage inter la 10-a matene ĝis la 18-a posttagmeze, dimanĉe (2-an de aŭgusto), lunde (3-an), marde (4-an), ĵaude (6-an) kaj vendrede (7-an).

Programo kun horaroj estos establita por MAS, kiu difinos la spektaklajn horarojn kaj la sonprovojn.

MAS estos ekipita de elektronika piano kaj de sonsistemo, por ke novaj talentuloj povu prezentiĝi kaj esprimi sin. Aliajn instrumentojn la kandidatoj mem kunportu (gitaro kaj aliaj personaj instrumentoj).

Teamo kun respondeculo kunordigos MAS, por ke  la kongresanoj malkovru tion, kio okazos tie dum la kongreso.

Iu ajn rajtos prezenti artaĵojn (kantoj, muziko, danco, mimo, poezio, ktp.) antaŭ la ĉeestanta publiko, kaj por tio oni devos enskribiĝi ĉe la MAS-teamo (detaloj sube).

Kunordiganto de la teamo pri Malkovriga Arta Scenejo (MAS) estas Jack Bradley (Joĉjo).

2) Internacia Arta Vespero (IAV) :

Kiel en ĉiu UK, okazos IAV, sed por Montrealo 2020 estos petate, ke kandidatoj, kiuj deziras prezenti spektakleron en IAV, sin anoncu kaj aliĝu anticipe, por ke la organiza teamo povu antaŭ UK jam pritaksi kaj selekti la proponojn kaj ekprepari IAV-n kun la celo altigi la kvaliton de ĝiaj artaj programeroj.

IAV funkcios laŭ  3 etapoj. 

1-a etapo:

Estas petate, ke la kandidatoj sendu antaŭ la 30-a de majo 2020 la aliĝilon (klaku sur ĝi por elŝuti), kiu enhavas ankaŭ teknikan slipon, al iav@montrealo2020.ca
Se vi estas kandidato nur por MAS, sen IAV, vi devas fari la saman formularon sed indikante  ke  vi ne kandidatigxas por IAV.

2-a etapo:

Ĵaŭdon, la 6-an de aŭgusto 2020, okazos la publika prezento por selekti la kandidatojn por IAV en la Malkovriga Arta Scenejo (MAS) en ĉeesto de ĵurio, kiu selektos maksimume inter 5 ĝis 8 kandidatojn.

3-a etapo :

La selektitaj kandidatoj  prezentos dum IAV po unu spektakleron, kies daŭro estos maksimume 15 minutojn (povas esti 2 aŭ 3 kantoj / pecoj),  kaj la ĵurio selektos unu el la selektitaj kandidatoj gajninton de la konkurso, por plena spektaklo en la arta programo de UK 2021 kiel dungitan artiston (tio estos premio de UEA). La dua gajninto kiu estos invitita por prezenti en la sekvajara IAV (UK 2021).

La kunordigantoj de la IAV-teamo estas Mireille Grosjean (Mirejo) kaj Jack Bradley (Joĉjo). La adreso por ĉiuj komunikoj estos iav@esperanto2022.ca

Kunordigantoj de la tuta arta programo de UK 2020: Floréal Martorell (Flo) kaj Normand Fleury

Inter la teamoj de MAS kaj IAV okazas kaj okazos kunlaboro kadre de la arta programo de UK.

Kriterioj por prijuĝado por la Internacia Arta Vespero (IAV)

Konsisto de la Ĵurio:
– 1 respondeculo de MAS (« Jocxjo » Jack Bradley )
– 1 respondeculo de IAV (« Mirejo » Mireille Grosjean)
– 1 respondeculo de la arta programo de UK (Normand Fleury)
– 1 estrarano pri kulturo de UEA (Orlando Raola)
– 1 membro de la LKK (« Ĵenja » Yevgeniya Amis )
– 2 artistoj de la arta programo de UK ĉeestantaj en tiu tago
– 2 UK-partoprenantoj (kiuj spontane sin proponos en la ĉeestanta publiko)
Entute 9 personoj

Specifaj kriterioj al du kanto-kategorioj:
1) verkinto-komponinto-interpretantoj
Pri la verkinto-komponinto-interpretantoj la ĵurio konsideros la teksto-kvaliton, la muzikokvaliton
kaj la originalecon,

2) interpretantoj
La ĵurio konsideros pri la kanto-elekto kaj originaleco.

Komunaj kriterioj
– La lingva, esperanta elparolo/prononco
– La interpretado/sentemeco
– la sceneja sinteno/konduto
– personeco kaj karismo
– la arta kapableco
– la voĉtekniko kaj voĉkvalito
– la voĉo (registro, koloro)
– la regado de la prezento kaj sceneja memfido
– la sukcesebleco
– la voĉlaŭteco, elparolado, memorado, ĝusteco, takto-respekto.
Unue evidente la ĵurio debatos pri voĉo, lingvo kaj ĝusteco, poste pri la personeco.
La celo estas kiel eble plej bone prezentiĝi en IAV.

Skriba noto-tabelo de ĉiu ĵuriano Por prezento kun Voĉo (kantado aŭ deklamado)
– 10 p: teksto-kvalito, muziko kaj originaleco, originaleco pri kantelekto, regado pri lingvo
– 20 p: voĉtekniko kaj voĉkvalito (elparolado, memorado, ĝusteco, takto)
– 10 p: interpretado/sentemeco
– 10 p: prezento kaj evoluado (spacomastrumado)
– 10 p: arta kapableco (sukcesebleco)
– 10 p: sceneja memfido kaj prezento-sinteno-konduto
– 10 p: personeco kaj karismo (emocio transdonata de la artisto)
– 10 p: voĉo (registro, koloro)
– 10 p: voĉdono de la publiko
Skriba noto-tabelo de ĉiu ĵuriano por prezento sen Voĉo (dancado aŭ mimado)
– 20 p: muzik-kvalito, muziko kaj originaleco / originaleco (por danco, mimo)
– 20 p: muziktekniko (memorado, ĝusteco, takto) / movtekniko (por danco, mimo)
– 10 p: interpretado / sentemeco
– 10 p: prezento kaj evoluado (spacomastrumado)
– 10 p: arta kapableco (sukceskapablo)
– 10 p: sceneja memfido kaj prezento-sinteno-konduto
– 10 p: Personeco – karismo (emocio transdonita de la artisto)
– 10p: voĉdono de la publiko

Por la premioj
Nepras, ke la unua plej alta kandidato atingu minimume 80 poentojn de ĉiu ĵuriano kaj ke dua plej alta kandidato atingu minimume 60 poentojn de ĉiu ĵuriano

Regularo de la Internacia Arta Vespero de la 105-a UK en Montrealo

Art. 1
Kadre de U.K. 2020 en Montrealo (Kanado) LKK (Loka Kongres-Komitato) organizas artajn scenejojn MAS (Malkovriga Arta Scenejo) kaj IAV (Internacia Arta Vespero)

Por IAV ĉiuj kandidatoj devos esti elektita por la celoj:
– favori renkontojn inter la kongresanaro kaj la esperantaj artistoj
– valorigi la esprimojn de la artistoj
– kuraĝigi la esperantajn artajn kreaĵojn
– disvastigi esperanton.

Art. 2
Tiu senpaga prezento duetape estas malfermita al ĉiuj aliĝantoj de la UK en Montrealo (konfirmitaj aŭ amatoraj artistoj).

Art.3
Limdato por sendi kandidatiĝojn al LKK, deponi interrete aliĝdosieron kaj materialojn (tekstojn, fotojn, registraĵojn, teknikan slipon, dosierojn mp3 aŭ wav, aŭ ligojn al videoj aŭ muzikaĵoj ) cele al partopreno en MAS kaj duaŝtupe al IAV: 20.05.2020.

Art.4
Por fari la elektadon de la kandidatoj estos starigita Ĵurio.

Konsisto de la ĵurio:
– 1 respondeculo de MAS (Jack Bradley)
– 1 respondeculo de IAV (Mireille Grosjean)
– 1 respondeculo de la arta programo de UK (Normand Fleury )
– 1 estrarano pri kulturo de UEA (Orlando Raola)
-1 membro de la LKK (Yevgeniya Amis)
– 2 artistoj de la arta programo de UK ĉeestantaj en tiu tago
– 2 UK-partoprenantoj (kiuj spontane sin proponos en la ĉeestanta publiko aŭ hazarde elektitaj) Entute 9 personoj

Art. 5
La elektado de la kandidatoj okazos duetape ekde 2.08. ĝis 7.08.2020:

1) En la tagoj inter 2.08 kaj 6.08.2020 ĉiuj artistoj prezentos sian anoncitan programon dum MAS
(Malkovriga Arta Scenejo).
Dum anoncota publika provludado en ĉeesto de la ĵurio jaŭdon 06.08.2020, la kanditatoj prezentos sian programeron por IAV.
2) Post selekto la ĵurio afiŝos liston de la selektitoj fine de la posttagmezo de 6.08.2020, tiel ke la kandidatoj sciu, ĉu ili partoprenos en IAV en ĉefa scenejo la 7.08.2020.

Art. 6
1) La artisto dum IAV 2020, kiu ricevas la plej altan poentosumon (kaj minimum 80 de ĉiu ĵuriano) rajtas
prezenti spektaklon/koncerton en la arta programo de UK 2021 per helpo de anoncota premio de UEA.
2) La artisto, kiu ricevas la duan plej altan poentosumon (kaj minimume 60 de ĉiu ĵuriano) rajtas prezenti novan artaĵon en IAV 2021.

Noto-tabeloj uzataj de la ĵurio konsulteblas en la dosiero « Kriterioj »

Art.7
La partoprenontoj permesos la uzadon de la prezentoj dum la diversaj etapoj de la konkurso por strikte nekomercaj, ne religiaj kaj nepolitikaj celoj.

Art. 8
Dum la tutdaŭra selekto la ĵurio atentos pri :
– la lingva, esperanta elparolo/prononco
– la interpretado/sentemeco
– la sceneja sinteno/konduto
– la personeco kaj karismo
– la arta kapableco
– la voĉtekniko kaj voĉkvalito
– la instrumenta tekniko (por muzikisto, bando…)
– la movtekniko (por aktoro, dancisto, mimo…)
– la voĉo (registro, koloro)
– la regado de la prezento kaj sceneja memfido
– la sukcesebleco
– la voĉlaŭteco, elparolado, parkerigado, ĝusteco, takto-respekto.

Art. 9
Ĉiuj partoprenontoj devontigas sin memvole kaj senpage prenzentiĝi en MAS kaj IAV (se ili estas elektitaj).

Art.10
La kandidatoj selektitaj garantias al LKK Montrealo 2020, ke ili estos respektemaj kaj ne agresemaj kontraŭ iu ajn pro la elektado farita de la ĵurio kaj ne plendos pri la rezulto.
La kandidatoj garantias, ke ili ne turnos sin al iu tribunala instanco kontraŭ LKK aŭ kiu ajn el ĝi okaze (aŭ post) la partopreno de la prezento en IAV.
Varbcele LKK de Montrealo 2020 rajtas disvastigi parton aŭ tuton de la fina koncerto, sen ke la artistoj petu laborpagon.

Art. 11
La regularo kaj la aliĝdosiero estos deponitaj en la retejo de LKK de Montrealo. Tiuj dokumentoj estos facile elŝuteblaj cele al sciigo kaj plenigo fare de la artistoj.

Art. 12
La partopreno en tiu elektado por IAV postulas plenan akceptadon de la kompleta regularo; la kandidatoj subskribu tiun interkonsenton je la fino de la aliĝilo.
Konsekvence, la nerespekto de tiu regularo kaj de la Kongresa Regularo nuligos la partoprenon al IAV de koncernataj kandidatoj.