Jarfina mesaĝo de LKK

Karaj amikoj,

Elkorajn bondezirojn por la plej bela jarfina sezono kaj ankaŭ feliĉan (pasintan) Zamenhof-tagon!

Kiel vi jam tre bone scias, 1-8-a de aŭgusto 2020 Montrealo fariĝas la tutmonda ĉefurbo de Esperantujo, gastigante la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto ekzakte 110 jarojn post la fama vizito de Zamenhof al Nord-Ameriko — ĉu vi scias, ke li ankaŭ vizitis Montrealon? Legu pri tio en la speciala zamenhoftaga “Riveregero”! Mi esperas, ke vi estas same fiera, kiel mi, ke nia lando estas elektita gastigi la plej grandan Esperanto-eventon de la jaro!

Dum mi tajpas tion ĉi (19-an de decembro), jam aliĝis 353 partoprenantoj el 43 landoj, kaj Kanado estas sur la 2-a loko laŭ la kvanto de aliĝintoj, kio estas fakte bona nombro, ĉar kutime en la unua aliĝperiodo aliĝas ĉirkaŭ triono de la tuta partoprenantaro. Ni atendas pli ol mil partoprenantojn — kaj ni esperas ke estos ankaŭ grandega nombro de ni, kanadanoj! Se vi planas ĉeesti (kaj mi certe esperas, ke vi ĉiuj membroj de KEA kaj ESK ĉeestos!), mi petas ke vi aliĝu nun, dum la unua aliĝperiodo: do ĝis la 31-a de decembro 2019. Sciu ke depende de la kvanto de aliĝintoj en la unua periodo oni fiksas nian artan buĝeton, do ju pli da aliĝoj venos ĝis la fino de decembro, des pli riĉan artan programon ni sukcesos havi!

Due, ni estas fieraj anonci komunan stipendian programon de KEA, ESK kaj LKK! La stipendia programo celas helpi al junuloj kaj homoj en bezono partopreni la UK-on. Estas ankaŭ iom da suplementa mono por helpi pri vojaĝkostoj kaj ankaŭ stipendioj por la partoprenantoj en unu el du Esperanto-kursetoj antaŭ la UK (unu okazos en Montrealo kaj unu kun ILEI-kongreso en Kebeko). La limdato por peti stipendion estas la 28-a de februaro. Legu pri la stipendia programo ĉi tie: https://esperanto2022.ca/eo/stipendioj/

Krom la kursoj antaŭ la UK okazos diversaj aliaj aranĝoj ĉirkaŭ la UK — Esperantaj kaj ne-Esperantaj. Dum vi ellaboras viajn somerajn planojn, konsideru ankaŭ tiujn aranĝojn, ĉar eble vi volos veni al Montrealo iom pli frue aŭ resti iom pli longe. Legu pri ĉio ĉi tie: https://esperanto2022.ca/eo/eventoj-kursoj-cirkau-uk/

Mi ankaŭ memorigu ke niaj sudaj najbaroj organizas seminarieton por klerigi homojn pri eventorganizado kaj helpi ellabori junularan programon en Montrealo. La evento okazos en Ĉikago inter la 17-a kaj 20-a de januaro 2020 kaj ankoraŭ estas iom da spacoj. Pluraj stipendioj haveblas por usonanoj same kiel por kanadanoj. Aliĝu! http://tinyurl.com/VEK-evento

Organizi la UK-on estas grandega honoro, sed ankaŭ enorma respondeco kaj laboro por la LKK kaj helpantoj. Konsideru volontuli dum la UK — la plejparto de la volontula laboro estos bezonata en la sfero de administrado (por helpi registri homojn, ekzemple), en vendredo ĵus antaŭ la UK. Jen ĉio, kion vi devas scii pri volontulado! https://esperanto2022.ca/eo/volontuli-kontribui/

Alia grava afero — dankegon al ĉiuj, kiuj jam donacis al la sukceso de la UK. Tio vere helpos fari nian programon artan kaj alian pli riĉa kaj bela. Se vi ankoraŭ ne donacis, estas ankoraŭ tempo tion fari. https://esperanto2022.ca/eo/donacu/

La Dua Bulteno kun ĉiuj informoj pri la loĝado, antaŭ- kaj postkongresoj kaj eskursoj estas nun preparata kaj aperos tre baldaŭ! Se vi povas permesi al vi loĝi en la hotelo Ŝeraton urbocentre (la kongresejo), ni petas vin tion fari, ĉar se ni okupos difinitan kvoton de la ĉambroj, ni ricevos ĉiujn aliajn ejojn tre favorpreze. Se vi ne povas loĝi en Ŝeraton, estos multaj belaj elektoj, en ĉiu prezrango (inkluzive de junulargastejoj). VI *NE* DEVAS HAVI LA DUAN BULTENON POR ALIĜI AL LA UK, do, faru vian aliĝon plej bone jam ĉi-jare! Jen ĉio pri la aliĝoj: https://esperanto2022.ca/eo/alighi/

Bv. ne heziti disvastigi tiun ĉi mesaĝon al ĉiuj esperantistoj aŭ potencialaj esperantistoj! Estas grave ke tiu mesaĝo trafu ankaŭ kanadajn esperantistojn, kiuj ne nepre membras en KEA kaj ESK. Notu ke nia retejo havas ĉiujn ĉefajn informojn ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la franca kaj la angla, por novuloj.

 

Amike,

Ĵenja Amis, LKK-sekretario / respondeculo pri komunikado / KEA-estrarano