Kanada nacia arto: filma arto!
La kanada nacia sporto estas hokeo. La kanada nacia simbolo estas acerfolio. Kaj la kanada nacia arto estas… filmarto! Multegaj mondfamaj reĝisoroj kaj animaciistoj venas de Kanado, kaj Kanado bonŝancas havi Nacian Filmoficejon de Kanado (NFO – france: ONF, angle: NFB) – ikonan registaran institucion, kiu produktas filmojn kaj animaciojn, kiuj gajnis centojn kaj centojn da premioj, inkluzive de 12 Oskaroj (la fondinto de NFO eniris en la historion, interalie, kiel persono, kiu inventis la vorton “dokumentfilmo”). La LKK por Montreala UK planis okazigi Kongresan Kinejon dum la kongreso en 2020. Bedaŭrinde, ni ne povas fari tion ĉeestee en 2020 – ni faros tion en 2022, kompreneble! Intertempe, ni invitas vin ĝui la Kanadan Virtualan Kinejon dum MondaFest’! Ni planas aperigi, inter junio kaj septembro, 22 filmojn, por omaĝi diversajn flankojn kaj kulturojn de Kanado kaj de la mondo.
Ĵenja Amis