Kio estas Esperanto?

Esperanto estas plene funkcianta lingvo, kiu respektas lingvan kaj kulturan diversecon.

Esperanto estas la plej parolata planlingvo en la mondo. D-ro L.L. Zamenhof, de Varsovio en hodiaŭa Pollando, iniciatis ĝin en 1887 por faciligi internacian komprenadon kaj ebligi homojn kun malsamaj denaskaj lingvoj paroli je egalaj niveloj. Kun internacia vortostoko kaj simpla sed esprimpova gramatiko, ĝi povas esti pli facile lernebla ol aliaj lingvoj.

De pli ol 130 jaroj, Esperanto havas internacian komunumon de aktivaj parolantoj. Ili verkas tradukitajn kaj originalajn poeziaĵojn, romanojn, teatraĵojn, kantojn, ludojn, filmetojn kaj aliajn verkojn. Miloj da esperantistoj de ĉiuj aĝoj kaj kulturoj ĝuas reciproke sian ĉeeston en lokaj, landaj kaj internaciaj eventoj ĉiujare.

Esperanto ne celas anstataŭigi iun ajn lingvon kaj havas oficialan statuson en neniu ŝtato. Ĝi estas uzata kiel neŭtrala laborlingvo de internaciaj kulturaj, politikaj, kaj edukaj organizaĵoj. La Kanada Esperanto-Asocio estas membroj de Universala Esperanto-Asocio, kiu estas en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko.

La interreto multe helpis al la populareco de Esperanto; parolantoj komunikadas per sociaj retoj kiel Facebook, Twitter kaj YouTube. Grandaj retpaĝaroj kiel Guglo kaj Vikipedio havas versiojn en la lingvo. Pli ol miliono da homoj faris la esperantan kurson de la populara lingvolerna paĝaro Duolingo de kiam ĝi aperis en 2015.