La UK en Montrealo estos riĉa je arto kaj koncertoj! Ni invitas la jenajn artistojn prezenti vesperajn koncertojn: Joelle Rabu, Kjara, Kajto, Gijom, i.d.c., JoMo, Jonny M., Tone, BaRok-Projekto kaj Rafael Milhomem, plus okazos teatro, kun Georgo Handzlik, Saša Pilipović kaj Dominika. La ĉefrespondeculo pri koncertoj estas Flo Martorell (EUROKKA). Same kiel dum la UK en Lillo (2015), dum la montreala kongreso funkcios MAS — Malkovriga Arta Scenejo. En tiu scenejo okazos koncertoj de diversaj konataj artistoj (ekzemple, JoMo), sed estos ankaŭ maniero malkovrigi novajn artistojn. En MAS okazos ankaŭ elprovoj de artistoj por la Internacia Arta Vespero. La reĝisoro de MAS estas Joĉjo Bradley kaj la reĝisoro de IAV estas Mirejo Grosjean.
Kandidatiĝoj por MAS (Malkovriga Arta Scenejo)
Se vi volas kandidatiĝi kiel artisto por MAS kaj / aŭ Internacia Arta Vespero, vi devas plenigi tiun ĉi formularon (klaku por elŝuti) kaj sendi ĝin al la adreso iav@esperanto2022.ca. Notu ke estas sama formularo por ĉiuj kandidatoj, kaj simple por MAS sen esti kandidato por IAV, kaj por IAV (ĉar vi devos fari prezentaĵon sur MAS por la elektoj). Pli da informoj pri la Internacia Arta Vespero estas troveglaj ĉi tie: https://esperanto2022.ca/eo/iav/
Kiel parto de la aliĝilo estas teknika slipo. Estas ege grave bone plenigi ĝin. Ĉi-sube estas detala priskribo pri kio ĝi estas kaj kiel plenigi.
Kio estas teknika slipo?
La teknika slipo (technical rider en la angla) estas dosiero kuniganta ĉiujn informojn pri artisto aŭ bando bezonataj por koncertejo, festivalo, turneisto, ktp, por ke kiam la artisto alvenas en la koncertloko, li estu akceptita en plej bonaj kondiĉoj por koncerti kaj ke plejparto de la necesa materialo jam estu preta sursceneje. Tio helpas en la malstreĉiĝo antaŭ koncerto.
Kion meti en la teknikan slipon?
Necesas tie klarigi kiel eble plej precize al iu, kiu konas nek la artiston aŭ bandon nek la muzikon, kio devas esti sur scenejo dum la koncerto kaj kiel ĉio devas esti konektita.
La celo de la teknika slipo estas indiki kiel eble plej multajn detalojn restante klara. Pensu pri la teknikisto, kiu havas malklaran informon aŭ ne kompletan… se li havas dubon li atendos la alvenon de la artisto aŭ bando kaj nenio pretos.
Jen listo de nepraj informoj aldonendaj:
– Nomo de la artisto aŭ bando, nombro de muzikistoj kaj ludataj instrumentoj.
– Postuloj pri la alpublika sonsistemo (sono alpublika). Tio koncernas ĉefe profesiajn artistojn (gravas precizigi la postulojn pri alpublikaj laŭtparoliloj, miksotabloj (FOH), periferiaj iloj (kompresoroj, eĥiloj, ktp…).
– Postuloj por la alartista sonsistemo (wedge monitors), kiom da laŭtparoliloj necesas kaj kiom da kanaloj bezonatas.
– Postuloj pri sceneja instrumentaro (backline), se la artisto aŭ bando ne povas kunporti siajn pezajn scenej-instrumentojn (drumo, amplifiloj, piano, ktp…) sed ankaŭ por la komforto sursceneja: seĝoj, taburetoj, meblo por plialtigi amplifilon, aŭ eta podio por plialtigi drumon aŭ alian ilon, ktp. Necesas, ke ĉio ĉi estu listigita.
– Bezonoj pri elektro-konektiloj sur scenejo kaj ilia lokiĝo.
– La kombinita konektilaro (Patch): atribuo de la mikrofonoj, enirskatoloj (DI) kaj efektoj al la miksilo (indiki la kombinitan konektilaron eniran kaj eliran sub formo de tabelo klara kun preciza priskribo por ĉiu instrumento, ĉar tio ja ŝparigas tempon).
– Por la aparatoj, kiuj bezonas enirskatolojn (DI boxes), indiku viajn kablajn finaĵojn.
– Scenejplano: tie necesas indiki detale kaj precize la lokiĝon de la muzikistoj sur scenejo, la lokiĝon de iliaj amplifiloj kaj de iliaj alartistaj laŭtparoliloj (wedge monitors). Indas ankaŭ indiki la nomon de la muzikistoj kaj ilian funkcion: estas pli agrable kaj simpatie koni la nomojn de la homoj, kun kiuj la teknikistoj parolas. Vi povas tie indiki ankaŭ, kiel devas esti lumigata la scenejo: kiu parto, kia koloro, intenseco, ĉu moviĝanta lumo aŭ ne, se vi deziras mallumigon kaj relumigon post ĉiu peco, ktp. Vi povas ankaŭ aldoni precizan tempo-planon de via spektaklo por indiki, kiam oni devas mallumigi iun aŭ ion, lumefekton uzi, ktp…
– Plano de la frekvencoj (frekvencoj uzataj de via sendrata materialo (HF) kaj de viaj sendrataj mikrofonoj por eviti interferajn problemojn.
– Bezono pri piloj, kaj la tipo de piloj!! (por elektroakustikaj gitaroj, sendrataj mikrofonoj, ktp…).
– Manĝetaĵoj (catering): akvo, kuketoj, sodakvoj, specialaj dietaj manĝaĵoj, ktp…
– Fine aldonendas la telefonnumero de persono, kiu povos respondi al la demandoj de la sonreĝisoro, de la scenejreĝisoro aŭ de la teknikisto de la koncertejo.
– Se la artisto aŭ bando alvenas kun propra teknikisto, gravas tion indiki kaj precizigi, ĉu estas necesaj aldonaj teknikistoj surloke (ĉe scenejo aŭ ĉe sonreĝisorejo ktp)
Konkludo: Ĉiu teknika slipo estas malsama de unu artisto al alia, ĝi povas esti unupaĝa aŭ plurpaĝa, laŭ la bezonoj. Ju pli kompleta kaj klara des pli bone. Ĝi estu bone redaktita, legebla, komputile farita kaj printita, por ke ĝi aspektu kiel eble plej profesia. Tamen memoru, ke vi devas sendi frue vian teknikan slipon al la organizantoj aŭ rekte al la teknikisto, ĉar nepras, ke li havu aŭ povu kolekti ekzakte ĉiun materialon, kiun vi postulas, do necesos interkonsenti kun li pri kompromisoj kaj anstataŭaj solvoj.