Montrealo
Montrealo estas la plej granda urbo de Kebekio kaj la due plej granda en Kanado. Fondita en 1642 sur insulo, kie rapidfluoj en la riverego Sankta-Laŭrenco malebligis pluan rektan boatadon ĝis la centro de la kontinento, ĝi loĝigas nun preskaŭ du milionojn da homoj (duoble se konsideri la ĉirkaŭurbojn). Oficiale franclingva, ĝi tamen entenas 13% de denaskaj anglalingvanoj kaj trionon kies denaska lingvo estas alia. Preskaŭ ĉiu povos trovi en Montrealo samlingvanon!
Gastiginta la Universalan Ekspozicion en 1967 (okaze de kiu oni ekkonstruis pneŭan metroon kaj konstruis novan insulon en la riverego!) kaj la Somerajn Olimpiajn Ludojn en 1976, Montrealo spertas dum ĉiu somero preskaŭ senĉesan lavangon da festivaloj — pri ĵazo, pri franclingvaj kazonoj, pri humuro, pri teatrado, pri kinarto, i.a. — kiuj ofte ofertas senpagajn spektaklojn en la stratoj de la nova kultura kvartalo aŭ sur malpli granda insulo meze de la riverego. Okazas eksteraj festoj ankaŭ dum vintro, eĉ se la temperaturo ofte atingas -20º kaj falas entute du metroj da neĝo!
La urbo fondiĝis piede de monteto nomita Mont Royal (reĝa monto, honore al la franca reĝo, ĉar Kanado tiam estis franca posedaĵo), kiu nun plejparte konstitigas urban parkon, due plej grandan en Montrealo. Sed oni trovas parkojn, grandajn, malgrandajn en la tuta urbo. Eblas ankaŭ promeni en la malnova kvartalo aŭ en la malnova haveno.
Kvankam ĝi longe estis la pordo al kanuado tra Norda Ameriko ĝis la Rokaj Montoj, kaj, pli poste, la nodo de la Kanada fervojaro, Montrealo estas nuntempe pli ofte alirata per aŭto, kvankam ĝia insuleco kreas kelkajn problemojn, kaj aviadile. Ni tamen devas konfesi, ke amasa vojriparado komplikas en la nunaj jaroj la vivon de aŭtistoj.
Kun kvar universitatoj (du en la franca kaj du en la angla), la Kebekia ŝtata biblioteko, du mondskalaj simfoniaj orkestroj, nekalkuleblaj teatroj (eĉ unu en la jida, patrina lingvo de Zamenhof), Montrealo spertas riĉan kulturan vivon. Sed al multaj Montrealanoj plej gravas sporto, fakte unu sporto: glacihokeo!
Kun verŝajne la plej malnova Esperanto-Klubo en Kanado, fondita en 1902 — kvankam ĝi spertis periodojn da neekzisto — Montrealo plezure gastigos la mondan Esperantistaron.
Vidu la prezentaĵon pri la 105-a Universala Kongreso (planita por 2020) en Montrealo (#Esperanto2020) dum la 104-a UK en Lahtio.
Jen la mapo de kelkaj el la plej famaj montrealaj vidindaĵoj en Esperanto!
Click here to add your own text