Nova teatraĵo furoris en Esperanto
Nova teatraĵo debutis dum la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, en la ĉefa teatrejo de la kongreso, la historia teatrejo Cinéma Impérial. La aŭtorino (Ĵenja Amis) “revenigas” el pasinteco s-ron Mann por paroli pri la Internacia Kongreso de Esperanto de la jaro 1910 en Vaŝingtono – kongreso, kiun ĉeestis L.L. Zamenhof.
Ĝi estis lia sola vojaĝo ekster Eŭropon. S-ro Mann estas “gastparolanto de la UK en Montrealo”. La rakonto estas bazita sur la valoregaj verkaĵoj de s-ro Mann kaj liaj impresoj pri Usono kaj Kanado. La spektantaro ekscias pri la vojaĝo de Eŭropo al Ameriko surŝipe; kun s-ro Mann, ni “vizitas” Amerikon kaj aŭdas la impresojn pri la Internacia Kongreso, kiam du usonaj prezidentoj sendis la salutojn kaj la plej altaj funkciuloj de la ŝtato akceptis la delegitojn. Estas pluraj amuzaj detaloj (ekzemple, ke la kelneroj sur la ŝipoj ne nur servis la gastojn dumtage, sed eĉ muzikis por la pasaĝeroj vespere!).
Post la vojaĝo al Novjorko kaj Vaŝingtono la ge-Zamenhofoj vizitas Montrealon, kie loĝis dekduo da Zamenhofoj kaj bo-Zamenhofoj. Estas ankaŭ sufiĉe da amuzaj anekdotoj pri la trapaso de la dogano en Novjorko (malmulto ŝanĝiĝis) kaj perdiĝo en Novjorko.
La teatraĵo ankaŭ la du pandemiojn – tiu de la hispana gripo (en la lasta akto s-ro Mann estas deliranta pro la pneŭmonio), kaj ankaŭ la militoj – la tiamaj (la Unua Mondmilito) kaj la nunaj…
La teatraĵo enhavas multajn interagajn elementojn, projekciadon de historiaj bildoj kaj ankaŭ viva muziko, kiu multe helpas pri la rakontado. Unu el la muzikaĵoj estas “repremiero” de la unua kanto en Esperanto eldonita en Ameriko – perdita dum pli ol cent jaroj kaj remalkovrita en la arkivoj de EANA (Esperanto Association of North America). La teatrejo estis plena, kaj la spektaklon sekvis starantaj aplaŭdoj. Fine de la prezento la verkinto, Ĵenja Amis, ricevis Honoran Membrecon de la Kanada Esperanto-Asocio. La teatraĵo estis filmita kaj post iom da tempo estos havebla en la kanalo Exploring Esperanto Ĝi ankaŭ aperos en libra formo, kune kun la historia esploro pri la Perditaj Zamenhofoj de Montrealo.
Aktoroj: Garry Evans, Alena Adler. Reĝisoro: Alena Adler. Verkinto kaj produktanto: Ĵenja Amis. Muzikistoj: Piano: Étienne (Stefano) Laflamme; Soprano: Kristina Miroshkina.