La Montreala UK estis prokrastita de 2020 al 2022 pro la tutmonda sanitara krizo. La LKK forte kredas ke la eldono 2022 estos eĉ pli bona kaj bela ol planita por 2020! Sube estas la plej oftaj demandoj pri la UK.

Kiuj estas la datoj por la UK-2022? 

Ĝi okazos inter la 6-a kaj la 13-a de aŭgusto 2022. 

Kie estas informoj pri la hoteloj kaj la ekskursoj?

En la Dua Bulteno: vidu ĝin ĉi tie: https://uea.org/kongresoj 

Kie okazos la UK?

La kongreso okazos en UQAM: Universitato de Kebekio en Montrealo (Université du Québec à Montréal), konstruaĵo DeSève (320 St Catherine St E, Montreal, Quebec H2X 1L7), en la koro de la montreala urbocentro kaj en la kruciĝo inter tri ĉefaj metroaj linioj.

Kie troviĝas informoj pri la loĝado, ekskursoj, ktp.?

En la Dua Bulteno. Vi povas alŝuti ĝin de ĉi tie aŭ viziti la paĝon https://uea.org/kongresoj

Kiuj estas la oficialaj hoteloj de la kongreso?

Ili estos listigitaj en la Dua Bulteno: https://uea.org/kongresoj. Kongresanoj povas ankaŭ mem aranĝi sian loĝadon laŭ la proksimeco al la kongresejo. Estas pluraj ebloj de hoteloj, junulargastejoj, ktp.

Ĉu okazos ankaŭ IIK – Internacia Infana Kongreseto?

Jes – ĝi okazos. Se vi interesiĝas partopreni en la IIK kun via infano, bv. Konsulti la retejon: https://iik.uea.org/2022/ Pliaj informoj: infana.kongreseto@gmail.com 

Ĉu okazos preparaj kursoj por la UK?

Jes! Okazos Antaŭkongresa Varmiga Esperanto-Kurso (AVEK)

  • Kiam? La 4an kaj la 5a de aŭgusto 2022, de la 9a horo matene ĝis la 17a horo de vespero. (Pri viaj manĝaĵoj kaj tranoktejo vi mem devos zorgi.) 
  • Kie? En Montrealo, en la kongresejo. 
  • Kun kiuj? Kun Katalin Kovats (hungarino) kaj Sylvain Lelarge (franco), gvidantoj de www.edukado.net

Pliaj informoj haveblos en la mendilo de UEA: https://uea.org/kongresoj/mendilo.  Por rajti mendi servon de UEA, vi devas aliĝi al la UK por povi provizi vian kongresan numeron.

Ĉu okazos ankaŭ paroligaj kursoj dum la UK?

La retejo https://edukado.net/ denove gvidos 2 paralelajn paroligajn kursojn — dufoje tage dum 4 tagoj. La lecionoj de la 1-a grupo celas komencantojn kaj komencintojn (A1, A2), kiuj havos sinsekvajn 8 lecionojn. La ĉeestintoj de ĉiuj 8 partoj ricevos fine atestilon pri la partopreno. Observantoj bonvenas. Por la meznivelaj (B1, B2) parolantoj de Esperanto estos same ok sesioj, sed laŭtage la sinsekvaj aranĝoj estos ripetoj, do, sufiĉas partopreni tage nur unu lecionon. La kursojn gvidos Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Antaŭa aliĝo al la lecionoj ne necesas.

Kiel mi povas transmeti mian kotizon al 2022? 

La estraro de UEA decidis ke la pagitaj kongresaj kotizoj por la jaro 2020 kaj 2021 povas esti uzitaj por aliĝi al la UK en Montrealo en 2022. En la aliĝiloj al tiuj du UK-oj eblos tion indiki.

Kiuj estas la enirpostuloj por Kanado? 

La internaciaj landlimoj de Kanado estas malfermitaj, sed ekzistas reguloj por limigi problemojn pri la pandemio KOVIM-19. Estas alta nivelo de vakcinado en Kanado (france kaj angle).

Ni provos regule ĝisdatigi tiun paĝon, se venos gravaj ŝanĝoj. Tamen notu, ke tiu paĝo nur estas resumo de la ĉefaj reguloj cele al helpo de eksterlandaj kongresanoj, surbaze de informoj publikigitaj de la registaroj de Kanado. La informo ĉi tie povus esti ne plu ĝisdata aŭ erara, kaj bonvolu kompreni, ke nur fontoj de la kanada registaro vere validas. 

Ĉiuj petoj povas esti faritaj rete, kaj oni rekomendas ĉi tiun metodon ĉar ĝi estas pli rapida.

Pasportoj – Eksterlanda civitano bezonas pasporton por eniri Kanadon. Jen postuloj laŭ lando: france kaj angle. Usonaj civitanoj povas montri alian identigilon por eniri Kanadon sed fakte Usono postulas pasporton por re-eniri Usonon – do kunportu pasporton! Nepre certigu, ke via pasporta limdato estu almenaŭ 6 monatoj post via eliro el Kanado.

Vizoj – Civitanoj de multaj landoj ne bezonas vizon por eniri Kanadon, sed iuj bezonas: klarigoj france kaj angle.  Se vi ne bezonas vizon, vi devas akiri elektronikan vojaĝpermeson (eTA / AVE) antaŭ via flugo: angle kaj france (oni ne bezonas elektronikan vojaĝpermeson, se vi eniros Kanadon ne aviadile). Oni sugestas peti vizojn kaj elektronikajn vojaĝpermeson kiel eble plej frue; almenaŭ 12 semajnojn antaŭ la konferenca komenco. Se vi bezonas vizitan vizon, kontrolu la tempon necesan por prilabori vizan peton: angle kaj france

Invitleteroj – Pri invitleteroj cele al obteno de vizoj zorgas UEA. Bonvolu viziti la retejon de UEA.

Mono kaj dokumentoj – Por eviti problemojn ĉe dogano, vizitantoj de landoj de kiuj oni postulas vizon plej ofte devas kunporti pruvon (tradukita en la angla au la franca) pri kelkaj aferoj, kiujn oni povus peti de ili laŭbezone:

  • Flugbileto kun via nomo kaj dato de alveno kaj foriro
  • Konfirmo de aliĝo al la Kongreso
  • Pruvo, ke vi posedas sufiĉajn monajn rimedojn dum via vizito en Kanado (ekz. kontanta mono, bankaj deklaroj dum la antaŭaj 4 monatoj, pruvo de enspezoj, letero de laborejo kun okupo, komenca dato kaj salajro)
  • Rezervo de hotelo/loĝejo
  • Invitletero al la kongreso

KOVIM-19

Kanada kaj Kebekia registaroj en la pasintaj monatoj anoncis fine de aprilo plurajn malstriktiĝojn rilate al KOVIM-reguloj. 

Notu ke vakcinoj daŭre necesas por eniri. Parte vakcinitaj vizitantoj estas konsiderataj kiel ne vakcinitaj. Ne ĉiuj vakcinoj estas akceptitaj ĝis nun, sed la listo (france kaj angle) povus ŝanĝiĝi.

Ekde majo 2022, la vakcina postularo estis tia:

Por eniri Kanadon kiel plene vakcinita vojaĝanto sen kvarantena periodo, estas postulate esti ricevinta, pli ol 14 tagojn antaŭ la tago de la vojaĝo:

  • almenaŭ 2 dozojn de vakcino akceptita de la registaro de Kanado por vojaĝado. La vakcinoj aprobitaj en Kanado:
    • AstraZeneca/COVISHIELD (ChAdOx1-S, Vaxzevria, AZD1222)
    • Bharat Biotech (Covaxin, BBV152 A, B, C)
    • Medicago Covifenz
    • Moderna (Spikevax, mRNA-1273) including for children aged 6 to 11 years
    • Novavax (NVX-COV2373, Nuvaxovid, Covovax)
    • Pfizer-BioNTech (Comirnaty, tozinameran, BNT162b2)
    • Sinopharm BIBP (BBIBP-CorV)
    • Sinovac (CoronaVac, PiCoVacc)
  • aŭ miksaĵon de 2 akceptitaj vakcinoj
  • aŭ almenaŭ 1 dozon de la vakcino Janssen/Johnson & Johnson

Inter aliaj, la vakcinoj CanSino kaj Sputnik V ankoraŭ ne aperas en tiu listo. Kvankam ili eble estonte estos aldonataj, tion oni tamen ne eblas garantii.

Vakcina pruvo (farita minimume du semajnojn antaŭ via alveno) ne plu bezonatas en Kebekio kaj aliaj kanadaj provincoj ekde la 12-a de marto, krom por eniri la aviadilon, trajnon aŭ boaton.

Ekde la 1-a de aprilo 2022, plene vakcinitaj vojaĝantoj ne plu devos sendi antaŭeniran testrezulton de COVID-19 por eniri Kanadon per tero, aero aŭ akvo. Pli da informoj ĉi tie (angle aŭ france).

ArriveCAN – Nuntempe oni devas uzi la senpagan apon/retejon ArriveCAN (franceangle) por registri vian vakcinon kaj statuson antaŭ kaj post alveno al Kanado. Vi devas alŝuti vian vakcinan pruvon (kaj tradukon, laŭnecese) antaŭ via vojaĝo al Kanado. Certigu ke vi uzos la apon ĝis 72 horoj antaŭ la alveno al Kanado aŭ la komenco de la vojaĝo al Kanado per aviadilo aŭ ŝipo. Estas grave ke ĉiuj informoj, kiujn vi donos al la kanada registaro, estu ĝustaj por eviti la bezonon de kvaranteno kaj eventuale aliajn punojn.  La 25-an de aprilo ArriveCAN estis ĝisdatigita. Oni ne plu bezonas montri la provizoran planon por izoliĝo kaze de infektiĝo je KOVIM.

Maskoj ne estas plu estas postulataj en la plejparto de la lokoj, inkluzive de la transporto. Oni ne bezonas porti maskojn ekstere. 

Mi ŝatus subteni UEA-n. Kiel mi faru?

Vi povas donaci la sumon de la kongresa kotizo al UEA. La Asocio jam havis kostojn por la organizado de la kongreso kaj multe aprezos kaj dankos se vi povas donaci tiun sumon.

Por informi ke vi donacas la sumon de la kongresa kotizo al UEA, aŭ se vi havas aliajn demandojn pri ĝi, bv. skribi al kongresoj@co.uea.org kun la temo de mesaĝo “Kongresa kotizo 2020”.

Vi ankaŭ povas fari donacon al la fondaĵo Partoprenu UK-n por helpi ne pagipovaj Esperantistoj estonte partopreni. Kompreneble, ankaŭ viaj aliĝoj al la asocio estas eĉ pli gravaj nun! 

Mi ŝatus subteni la montrealan LKK-on. Kiel mi faru?

Planu veni al Montrealo en 2022. Varbu viajn esperantistajn amikojn same fari.