Petu stipendion! 

En 2022 Kanada Esperanto-Asocio kaj LKK anoncos la novan programon de stipendioj. Ĉi-sube troviĝas historiaj informoj pri nia programo por 2020.

Historiaj informoj

La LKK kuraĝigas ĉiujn interesitojn informiĝi pri haveblo de stipendioj, kiuj povus helpi partopreni en la UK-2020 en Montrealo. Ni petas ĉiujn landajn asociojn helpi al esperantistojn de siaj asocioj partopreni la UK-on 2020, laŭ siaj ebloj, kaj ni ankaŭ petas esperantistojn el la tuta mondo konsideri fari la donacojn al iliaj landaj asocioj kun la celo partoprenigi loĝantojn de iliaj landoj en la UK-2020 en Montrealo.

Stipendioj internaciaj

Pluraj Landaj Asocioj de UEA disponigas limigitan kvanton de stipendioj por helpi loĝantojn de siaj landoj partopreni diversajn eventojn. Kontaktu vian landan asocion por informiĝi, ĉu ĝi povas helpi al vi partopreni en la UK-2020 en Montrealo.

Eble ankaŭ en 2020 UEA ofertos stipendiojn (ĝenerale oni transprenas aliĝkotizon kaj parton de la loĝkostoj; en tre malmultaj kazoj ankaŭ parton de la vojaĝkostoj) per la Fondaĵo “Partoprenu UK-on”. Bv. regule legi la gazetarajn komunikojn. https://uea.org/aktuale. Kondiĉo por partopreni en la konkurso estas membreco en UEA. Eblas ankaŭ donaci al tiu fonduso.

Stipendioj por kanadanoj

Kanadaj esperantistoj povas peti stipendion de la komuna fonduso de Kanada Esperanto-Asocio, Esperanto-Societo Kebekia kaj LKK por UK-2020 en Montrealo. Klaku ĉi tiun ligilon por peti stipendion. Oni aljuĝos tre limigitan kvanton de la stipendoj:

1) Baza stipendio.

a) baza stipendio de 200$ por kanada esperantisto en TEJO-aĝo (35-jaraj kaj malpli);

b) baza stipendio de 250$ por kanada esperantisto kiu ne plu estas en TEJO-aĝo (pli ol 35-jara);

2) Vojaĝ-suplemento

a) vojaĝ-suplemento de 200$ por kanada esperantisto loĝanta pli ol 500 km de Montrealo;

b) vojaĝ-suplemento de 400$ por kanada esperantisto loĝanta pli ol 2000 km de Montrealo;

3) Stipendio por partopreno en Esperanto-kurseto

50$ por kanada esperantisto kiu partoprenos en unu el la 2-tagaj Esperanto-kursetoj antaŭ la UK (en Montrealo aŭ Kebeko).

Notu, ke 1, 2 kaj 3 povas aldoniĝi. Ekzemple, vi povas peti unu bazan stipendion, unu vojaĝ-suplementon kaj unu subvencion por la kurseto.

La limdato por la stipendipeto estas la 28-an de februaro 2020.  La LKK instigas vin aliĝi al la UK frue por la plej favora kotizo.