Teritoria agnosko de la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado
Karaj kongresanoj, estimataj honoraj gastoj,
Ni kunvenas hodiaŭ sur indiĝena tero, kiun neniam forcedis la diversaj indiĝenaj nacioj kiuj jam de antikvaj tempoj vivas, vojaĝas, renkontiĝas kaj intertraktas en ĉi tiu regiono, apud la riverego kiu fluas de la Grandaj Lagoj al la Atlantika Maro.
La Solena Inaŭguro de nia kongreso okazas ĝuste 321 jarojn post la fino de grandega pac-konferenco inter la francaj koloniistoj kaj la indiĝenaj nacioj de tiu tuta regiono. 1300 reprezentantoj de 39 indiĝenaj nacioj venis al Montrealo por la finaj diskutoj kaj la solena subskribo de la traktato, konata kiel la Granda Paco de Montrealo, la 4-an de aŭgusto 1701. Tiu evento restas unika en la historio de la amerika kontinento pro sia amplekso kaj la fakto, kie ĉio disvolviĝis laŭ indiĝenaj konceptoj de interpaciĝo.
Kiel gastoj en ĉi tiu loko, ni agnoskas kaj profunde dankas la multflankan agadon de la indiĝenaj nacioj por vivi harmonie sur ĉi tiuj teroj kaj akvoj, kaj la privilegion kunveni ĉi tie sur ilia necedita teritorio. Kiel esperantistoj, ni ankaŭ rekonas la paralelecon de nia agado por paco kaj amikeco inter la nacioj kaj la ekzemplo de la Granda Paco de Montrealo, kiu tiel perfekte ilustras la sopiron al paca kunvivado komunan al ĉiuj kulturoj kaj popoloj. Ni ĝojas pro la ŝanco lerni de niaj indiĝenaj gastigantoj, plej notinde la nacio ganjenka (Kanien’kehá:ka) kaj la konfederacio Hodinoŝoni (Haudenosaunee), kaj esprimas nian solidarecon kun iliaj daŭrantaj streboj por paco, justeco kaj interkompreniĝo.
/Mark Fettes