Esperantistoj de ĉiuj landoj, volontulu!
Ĉu vi pensas ĉeesti la UK-on 2020 ? Perfekte, ni jam volas taskigi al vi ion! 🙂 Tasko unu! Certigu, ke vi havas libertempon 1-8-a de aŭgusto 2020 kaj komencu kolekti monon por la vojaĝo! Iomete da stipendimono haveblas el la UEA-fonduso por helpi partopreni UK-ojn. Se vi ne estas en situacio de bezono kaj ŝatus helpi venigi pli da homoj al la UK-oj, donacu iom da mono al tiu fonduso (financoj@co.uea.org) aŭ al KEA por UK-2020 (bv. indiki ke temas por la UK).
Tasko du ! Pripensu, kiel vi povus kontribui al la programo! Ni esperas havi la plej diversecan kaj riĉan programon, kun multaj prelegoj pri Kanado kaj Nord-Ameriko, kaj kun elstara arta kaj muzika programo. Montru al aliaj esperantistoj vian talenton, aparte se vi neniam antaŭe partoprenis aŭ kontribuis al UK-oj!
Tasko tri : volontulu ! Por sukcesigi tiun ĉi tre ambician projekton ni bezonos multajn volontulojn. La taskoj estos plej diversaj : bonvenigi homojn, gvidi ekskursojn, verki, traduki, foti, ktp. Se vi ŝatus volontuli, plenigu tiun ĉi formularon : tiny.cc/volontuloj2020